László Kollár-Klemencz
László Kollár-Klemencz [lAslO kolAr-klemenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollár-Klemencz László estas hungara filma reĝisoro, animaciisto, scenaristo.
László Kollár-Klemencz | |
---|---|
László Kollár-Klemencz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1966 (58-jaraĝa) en nekonata valoro |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
László Kollár-Klemencz[1][2] naskiĝis la 26-an de marto 1966 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Kollár-Klemencz akiris pejzaĝarkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1991. Post la diplomo li estis ĉiufaranto (animaciisto, komponisto, scenaristo, reĝisoro) en filma studio, ankaŭ muzikisto en pluraj ŝlagrorkestroj, sed li akiris ankaŭ ĉevaltrejnistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto. En 1999 li partoprenis en fondo de filma studio, kie oni produktas reklamojn kaj mallongajn filmojn.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- NICE (animacio, 1996)
- Konyha (mallonga filmo, 2002)
- A csigaember (animacio, 2004)
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Nagypapák (1999)
- A Tesztutas (2003)
- Egyszer mindenki hazamegy (2005)
Liaj libroj (elekto) redakti
- Felhős (2014)
- Miért távolodnak a dolgok? (2015)
- A műanyag kerti székek élete (2018)
- Öreg Banda. Regény (romano, 2021)
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- [https://nepszava.hu/3025882_itt-van-egy-ketteszakadt-orszag-interju-kollar-klemencz-laszloval
hungarlingva intervjuo kun biografio, foto kaj video] Arkivigite je 2022-08-11 per la retarkivo Wayback Machine