László Lékai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lékai László estis hungara pastro, teologo, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, titulara episkopo. Lia origina nomo estis Lung László ĝis 1940. Li estis honora membro de paŭlanoj.

László Lékai
Persona informo
Naskonomo Lung László
Naskiĝo 12-an de marto 1910 (1910-03-12)
en Zalalövő
Morto 30-an de junio 1986 (1986-06-30) (76-jaraĝa)
en Esztergom
Tombo Primasa baziliko de Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Subskribo László Lékai
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

László Lékai [1] naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Zalalövő. Li mortis la 30-an de junio 1986 en Esztergom.

Biografio redakti

László Lékai frekventis gimnaziojn en Nagykanizsa kaj Veszprém (urbo), poste li plulernis en Romo, kie li pastriĝis en 1934. Post 2 jaroj li doktoriĝis el teologio. Li komencis sian pastran karieron en Ukk, poste li inatruis en seminario en Veszprém, pli poste li estis samloke episkopa sekretario. En 1944 la nazioj arestis lin. Post la 2-a mondmilito li estis dekano en Balatonlelle. En 1972 li atingis la titolon titulara episkopo, en 1974 ĉefepiskopo kaj primaso, post 2 jaroj kardinalo. Li deklaris: "la eklezio kun la popolo trovis sian novan lokon en la socialisma socio".

Fontoj redakti