László Laczina
László Laczina [lAslO lacina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laczina László estis hungara reĝisoro, teatrestro, bakisto. Lia familia nomvarianto estis Lacina.
László Laczina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de julio 1981 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro • reĝisoro • teatrestro |
László Laczina[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de julio 1981 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Origine László Laczina estis bakisto, sed li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1964. Lia ĉefinstruisto estis Kálmán Nádasdy. Post la diplomo li reĝisoris en Teatro Gárdonyi Géza, inter 1966-1971 li estis teatrestro en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste inter 1971-1978 li denove reĝisoris en migra teatro. En 1978 li pensiuliĝis.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Ferenc Molnár: Olympia
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Anton Ĉeĥov: La mevo
- Tennessee Williams: A vágy villamosa
- Friedrich Dürrenmatt: Az öreg hölgy látogatása
- Ede Szigligeti: Liliomfi