László Majzon [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majzon László estis hungara geologo, profesoro, paleontologo.

László Majzon [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1904 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 19-an de julio 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Majzon frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, en la sekva jaro li doktoriĝis el paleontologio. Ekde 1932 li eklaboris en geologia instituto. En 1948 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1950 kaj 1952 li estis institutestro, poste li gvidis laboratorion. En 1958 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. En 1965 li pensiuliĝis, sed poste li estis konsilisto. Li ricevis memormedalon en 1946. Li okupiĝis plej ofte pri ekzamenado pri specimenoj de naftaj boraĵoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Leányfalu és környéke harmadkori üledékeinek geológiai és paleontológiai leírása (1933)
  • A városligeti mélyfúrás. Szt István forrás. (1941)
  • Adatok egyes kárpátaljai flis-rétegekhez, tekintettel a Globotruncanákra (1943)
  • A foraminifera vizsgálatok a mélyfúrási laboratóriumban (1948)
  • Foraminifera-vizsgálatok (1966)

Fontoj redakti