László Miklós Füzesy

László Miklós Füzesy [lAslO miklOŝ fuzeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füzesy László Miklós estis hungara geologo.

László Miklós Füzesy [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1928 en Szeged. Li mortis la 6-an de novembro 1987 en Kanado en Regina.

Biografio redakti

László Miklós Füzesy akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1953. Post siaj studoj li instruis en Universitato de Miskolc nur jaron, poste li havis postenojn en minejo de Komló kaj ministerio pri peza industrio. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Saskaĉevano. Tie li ricevis geologian postenon, kiun li interrompis (inter 1967-1969 li plulernis en Kambriĝo). En 1987 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri geologiaĵoj de Saskaĉevano.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Problem in the correlation of Mississippian strata in southeastern Saskatchewan (1960)
  • Future oil seen for (rare Williston pay… (1975)
  • Geology of the Deadwood (Cambrian), Meadow Lake and Winnipegosis (Devonian) Formations in west-central Saskatchewan

Fontoj redakti