László Nádasdy [lAslO nAdaŝdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nádasdy László estis hungara grafo, pastro, monaĥo, vikario, episkopo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nádasdi kaj fogarasföldi, lia patro estis Francisko Nádasdy (politikisto), lia patrino estis Anna Julianna Nádasdy.

László Nádasdy
Persona informo
Naskiĝo 1662
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pozono
Morto la 25-an de novembro 1729
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pozono
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Francisko Nádasdy
Patrino Anna Julianna Nádasdy
Frat(in)o Tamás Nádasdy
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

László Nádasdy[1] naskiĝis en 1662 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1729 (laŭ alia informo la 14-an de februaro 1730) en Pozono.

Biografio redakti

László Nádasdy lernis en jezuita gimnazio de Graz, en 1677 li aliĝis al la paŭlanoj. Li studis teologion kaj filozofion, poste en 1688 li estis vikario en Pápa, en la sekva jaro prioro en Nagyszombat, inter 1690-1701 vikario en Sátoraljaújhely. En 1710 li estis nomita episkopo en Szeged, kie li reestablis la diocezon. En tiu periodo li havis konfliktojn. Li estis entombigita en sk:Kostol a kláštor svätej Alžbety (Bratislava).

Fontoj redakti

Referencoj redakti