László NÉVY [lAslO nEvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Névy László estis hungara pastro, instruisto, profesoro, esteto, fondinta membro de Societo Petőfi.

László Névy naskiĝis kiel Neff László la 27-an de januaro 1841 en Középiszkáz. Li mortis la 5-an de aprilo 1902 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Névy frekventis lernejojn en Pápa, Veszprém (urbo), Győr, Pannonhalma, Csorna. Kiel pastro li ekinstruis en gimnazio de Szombathely en 1861. Post jardeko li plulernis en universitato de Pest (urbo) kaj samloke li instruis sen esti pastro. En 1896 li elektiĝis lerneja direktoro kaj verkis helpilojn por lernolibroj.

Li komencis poemadi jam en 1859. Kelkaj liaj baldaŭaj verkoj estis premiitaj de Societo Kisfaludy, tamen nepre menciindaj liaj studoj pri edukado.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az írásművek elmélete (Teorio de verkoj) 1870 - manlibro 9-foje eldonita
  • A tragédia elmélete (Teorio de la tragedio) 1871 - premiita studo
  • A komédia elmélete (Teorio de la komedio) 1872 - premiita studo
  • A magyar nemzeti irodalom történetének vázlata (Skizo de historio de la hungara nacia literaturo) 1872 kvinfoje eldonita
  • Esztétikai dolgozatok (Estetikaĵoj) 1873 - kolektaĵo
  • diversaj lernolibroj

Fontoj redakti