László Orbán (geografo)
László ORBÁN [orba:n] estas rumania hungara naturscienca fakverkisto. Li naskiĝis en Kluĵo la 17-a de aprilo 1930, kaj mortis la 31-an de majo 2018 en Balatonfűzfő.
László Orbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1930 en Kluĵo |
Morto | 31-an de majo 2018 (88-jaraĝa) en Balatonfűzfő |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | terfizikisto • meteologo • skermanto • lerneja majstro |
Kariero redakti
László Orbán diplomitiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo (1953). Li instruis en Agrikultura Altlernejo (1954-70), poste en mezlernejoj de Kluĵo. Li publikigis fakstudaĵojn pri geofiziko kune kun kunlaborantopj kaj hungare kaj rumane (Anuarul Institutului Agronomic (Kv. 1958, 1969, 1970), Studii de Statistică (1964), en revuoj Időjárás (Bp. 1964) Buletin USACN (1993).
Libroj redakti
- Mezőgazdasági meteorológia kunulaŭtoro (1960).
- Életterünk a légkör (1982);
- A hullámok világa (1985).
Fonto redakti
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine