POSSONYI László [poĵonji] estis hungara verkisto kaj redaktoro naskita en Nadjvarado la 3-an de majo 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de julio 1987. Lia nobela antaŭnomo estis somosdi [ŝomoŝdi].

László Possonyi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1903 (1903-05-03)
en Oradea
Morto 17-an de julio 1987 (1987-07-17) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • publication manager • ĵurnalistoekonomikistoredaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Possonyi diplomiĝis pri ekonomiko en Budapeŝto. Iom da tempo li redaktis la gazeton Magyar Írás de Bp., poste li direktis la literaturan kaj kulturan rubrikon de la katolika gazeto Korunk Szava (1931-1938). Lia nova gazeto Új Kor komence malferme apogis la reformplanojn de Gyula Gömbös. En 1935 li fondis la revuon Vigilia, kiun ĝis 1944 li redaktis parte sola, parte kun aliaj. Post la germana okupacio en 1944 li devigis ĉesigi la aperigon de sia revuo. En 1945 li fariĝis kunlaboranto de la katolika semajngazeto Új Ember. En Vigilia li publikis spritajn kritikojn en rubriko Színházi őrjárat. Li reverkis la verkon de Pedro Calderón de la Barca (A nagy világszínház) kaj li tradukis kelkajn verkojn bonnivele (François Mauriac: A Frontenac-misztérium, 1934).

Verkoj redakti

  • Üldözni fognak titeket (romano, Bp., 1938);
  • Kaleidoszkóp (rakonto-antologio, tradukaĵoj, Bp., 1940);
  • Az árnyék (romano, Bp., 1940);
  • XII. Pius (Bp., 1941);
  • Szilágyi Irma (romano Bp., 1942);
  • Játék az apostolokról (Bp., 1947);
  • Bűnbak és áruló (Vivromano de Lajos Kuthy, Bp., 1968);
  • Tettenérés (aŭtobigrafia romano, Bp., 1980).

Fonto redakti