László Radocsay [lAslO radoĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radocsay László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo.

László Radocsay [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1878 en Hungara reĝlando en Istvánfölde (nuntempa Krajišnik en Serbio). Li mortis la 14-an de novembro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Radocsay akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto. Komence li estis advokato, poste prokuroro, fine ĉefnotario en Temeŝvaro. Inter 1918 kaj 1924 li laboris en ministerio pri nutro, poste li havis diversajn postenon en provinco. Inter 1934 kaj 1939 li estis departementestro, inter 1939 kaj 1944 ministro pri justico kaj ankaŭ parlamentano.

Fontoj redakti