László Soós
SOÓS László (ŝo:ŝ) Bádoki estis hungara verkisto, kritikisto naskita en Szováta la 21-an de julio 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de januaro 1994.
László Soós | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de julio 1913 en Sovata | |
Morto | 23-an de januaro 1994 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
László Soós abiturientiĝis en Budapeŝto en 1931 kaj li iĝis oficisto, pli poste sportedukisto. En 1945 li organizis vivantan revuon kun Ferenc Jankovich titolita Magvető kaj ili prezentiĝis por du jaroj en provincaj urboj. Inter 1947 kaj 1949 li estis ĵurnalisto kaj ankaŭ filmkritikisto de la Hungara Radio. En 1949 laŭ eltrovitaj akuzoj oni arestis lin, kaj li pasigis tri jarojn en malliberejo. Post sia elliberiĝo li estis helplaboristo kaj li vivis el okazaj laboroj. En 1952 li laboris ĉe Újítók Lapja, pli poste li iĝis kunlaboranto de Sportélet.
Verkoj redakti
- Az Almieri-trió, romano, 1938 [kun titolo Trapéz, 1957];
- Kormorán, romano, 1939;
- Tengerek kalandorai. La romaneca historio de piratado, 1942;
- Fehér pázsit, dokumentumromano, 1983.
Fonto redakti
- Új magyar irodalmi lexikon, 1994.