László Solti [lAslO ŝolti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solti László estas hungara bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta (2004); ordinara (2010) de Hungara Scienca Akademio.

László Solti (dekstre)

László Solti [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Solti studis en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1971, poste li eklaboris en Kaposvár kiel bestkuracisto. Post unu jaro li revenis al la universitato por instrui. En 1989 li estis nomita direktoro de instituto, sed en 1994 li revenis al la universitato jam kiel katedrestro. Pli frue en 1993 li profesoriĝis. Li estis rektoro inter 1997-2000, poste 4 jarojn li estis dekano. Li doktoriĝis en 2000 antaŭ la akademio. Ekde 2004 li estas vicrektoro en la bestkuracista universitato en Vieno. Li okupiĝas precipe pri naskiĝoj de bestoj. Li havas edzinon, kiu naskis du infanojn. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandan) inter 1981-2004.

Fontoj redakti