László Tábori
László Tábori [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tábori László estis hungara-usona mez- kaj longdistanca kuristo, olimpiano, mondrekordulo, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Talabircsuk [talabirĉuk].
László Tábori | |
---|---|
László Tábori en 1955 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Talabircsuk László |
Naskiĝo | 6-an de julio 1931 en Košice |
Morto | 23-an de majo 2018 (86-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | hungara • angla • slovaka |
Loĝloko | Culver City • Martfű |
Ŝtataneco | Usono • Hungario |
Okupo | |
Okupo | mezdistanca kuristo • longdistanca kuristo • dezajnisto • sporta trejnisto • entreprenisto • factory worker |
László Tábori[1] naskiĝis la 6-an de julio 1931 en Košice (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 23-an de majo 2018 en Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono).
Biografio redakti
László Tábori apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio kaj en nekonataj cirkonstancoj li venis al Budapeŝto, kie lia kurtalento evidentiĝis en la fruaj 1950-aj jaroj. Li konkursis precipe en sportklubo de la armeo, kelkfoje li kuris mondrekordojn unuoble aŭ stafete. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 sen medalo, poste li disidis al Usono. Li kuris plu en Usono kaj li finis sian aktivan sportan karieron en 1962. En la postaj jaroj li estis trejnisto, eĉ li fondis propran sportklubon por kuristoj. Li ricevis hungaran, usonan kaj internacian premiojn.