Grafo László TELEKI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki László gróf estis hungara politikisto, verkisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Kuratoro de László Teleki estis József Teleki (guberniestro).

László Teleki
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1811 (1811-02-11)
en Peŝto
Morto 8-an de majo 1861 (1861-05-08) (50-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Radical party • Resolution Party vd
Familio
Patro László Teleki vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
László Teleki

László Teleki naskiĝis la 11-an de februaro 1811 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de majo 1861 en Pest.

Biografio redakti

László Teleki lernis komence hejme, poste en Sárospatak. Li eklaboris en la ŝtata administrado en Buda. En 1833 li rondvojaĝis Eŭropon. En 1837 li estis deputito de parlamento de Transilvanio, poste li aliĝis al parlamenta laboro de Pozsony. En ambaŭ parlamentoj li apogis la reformojn. Post la revolucio li komence daŭris la laboradon parlamentan, poste li estis diplomato en Parizo. Post fiasko de la liberecbatalo li restis eksterlande kaj laŭeble li pledis por la hungaroj kun la nacimalplimultoj. En 1859 li preparis pli novan liberecbatalon. En la sekva jaro li estis senrajte arestita kaj sendita al Vieno, kie li devis rezigni pri la politikado. Hejmenveninta al Pest li ne aliĝis al tiuj rondoj, kiuj volis kompromison kun Habsburga Imperio. En 1861 li partoprenis en parlamenta laboro en Buda, kie lia politiko restis sola, tial li finis sian vivon.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti

 
Pentraĵo pri László Teleki