Léogâne estas urbo de Haitio; ĝi situas sur la duoninsulo Tiburon, 29 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Portoprinco. La nombro de la loĝantoj estis, laŭ oficiala censo de la 7-a de aŭgusto 2003, 134.190; sed oni taksas ĝin je 200.000.

Léogâne
haiti-kreole: Leyogàn
urbo
Léogâne post tertremo en Haitio en 2010
Oficiala nomo: Leyogàn
Ŝtato Haitio Haitio
Duoninsulo Tiburon
Regiono Karibio
Golfo Golfo de Gonavo
Arondismento Arondismento Léogâne
Departemento Ouest
Maro Kariba Maro
Situo Léogâne
 - alteco 20 m s. m.
 - koordinatoj 18° 30′ 39″ N 72° 38′ 02″ U / 18.51083 °N, 72.63389 °U / 18.51083; -72.63389 (mapo)
Areo 381,92 km² (38 192 ha)
Loĝantaro 200 000 (2003)
Denseco 523,67 loĝ./km²
Horzono OTZ (UTC-5)
Poŝtkodo HT 6210 – 6212
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Léogâne
Retpaĝo: leyogan.com
Usonaj soldatoj survoje en Léogâne post tertremo en Haitio en 2010

Jam antaŭ alveno de eŭropanoj Léogâne estis grava urbo de la tainoj, ĉefurbo de reĝlando Xaragua.

Léogâne apartenas al la iom prosperaj partoj de Haitio. Ekonomie gravaj estas sukerkano (el kiu oni produktas lokan likvoron, nomatan tafia), tabako kaj kafo.

En Léogâne ĉiujare okazas speco de karnavalo, nomata Rara. Ĝi komenciĝas je la grasa mardo kaj daŭras ĝis paska lundo, do dum la tempo de la kristana karesmo.

Léogâne estis damaĝita de la tertremo de Haitio en 2010.