Lítla Dímun (dane Lille Dimon) estas malgranda insulo de Ferooj, inter insuloj Suðuroy kaj Stóra Dímun. El la 18 insuloj de Ferooj, ĝi estas la sola neloĝata.

Lítla Dímun
insulo [+]

AkvejoAtlantiko
InsularoFerooj

Koordinatoj61° 38′ N, 6° 43′ U (mapo)61.633333333333-6.7094444444444Koordinatoj: 61° 38′ N, 6° 43′ U (mapo)
Plej alta punktoRávan
- alteco414 m
Areo0,8 km² (80 ha) [+]

Loĝantaro0
HorzonoUTC±00:00, UTC+01:00 [+]

Lítla Dímun (Ferooj)
Lítla Dímun (Ferooj)
DEC
Lítla Dímun
Lítla Dímun
Map
Lítla Dímun
Vikimedia Komunejo:  Lítla Dímun [+]
vdr
Lítla Dímun
Neĝokovrita Lítla Dímun sur poŝtmarkon

Geografio redakti

 
Mapo de Lítla Dímun

Ĝi estas la plej malgranda el la 18 insuloj de Ferooj, kun areo de 0,84 km². La insulo estas bone videbla el Hvalba kaj Sandvík, du vilaĝoj sur insulo Suðuroy.

La insulo estas alproksimebla nur en perfekta vetero; oni povas grimpi sur la insulon per ŝnurego , uzata de ŝafistoj sur flanko de la preskaŭ vertikalaj rokmuroj.

La plej alta punkto de la insulo estas Slættirnir (413 m).

Flaŭro kaj faŭno redakti

La insulo havas internacian gravecon, ĉiujare tie nestas, kovas ĉ. 30 000 paroj da marbirdoj. La plej gravaj specioj estas la trifingra mevo (13 100 paroj), atlantika fraterkulo (10 000 paroj), malgranda petrelo (5000 paroj) kaj longbeka urio (6 200 individuoj). Krom tiu, tie paŝtas 270 ŝafoj.

La plantaro tie estas la plej specio-malriĉa el insuloj de Ferooj: tie kreskas entute 9 plantospecioj. Tiuj ĉi specioj estas la sekvaj:

Feroa nomo Esperanta nomo Latina nomo
Árshúsagras Poa annua
Hálshvít baldursbrá Tripleurospermum maritimum
Jarðlagdur krásarvi Sagina procumbens
Læknaeirisgras Cochlearia officinalis
Opinekruarvi Stellaria media
Reyðvingul Festuca rubra
Rísið húsagras Poa trivialis
Ullhært legugras Holcus lanatus
Vanligt høsnagras Cerastium fontanum

Historio redakti

La la sagaoj de la feroanoj, ĝi estis loko de batalo en la 13-a jarcento. La insulo neniam estis loĝata, estis longtempe en reĝa posedaĵo, sed ĝiaj malfarvoraj geografiaj karakterizaĵoj, ĝi estis tre malfacile farmigebla, tiel oni decidis pri ties vendo. La aŭkcio okazis en 1850 en Hvalba. La gvidanto de la reĝa monopolo de tvøroyri sur Ferooj prekonkuris kontraŭ loĝantoj de Hvalba kaj Sandvík, kiuj volis aĉeti la insulon. Ili do akiris ĝin, relative pagante altan sumon: preskaŭ 5000 imperian taleron (10 000 danajn kronojn).

Administrado redakti

La insulo apartenas administre al distrikto Hvalba. La areo estas en posedaĵo de privataj homoj de Hvalba kaj Sandvík.

Eksteraj ligiloj redakti