Lüsslingen estis politika komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2013 parto de la nova en la nova komunumo Lüsslingen-Nennigkofen de la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 516 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Lüsslingen
Blazono de Lüsslingen
Blazono de Lüsslingen
Blazono de Lüsslingen
Rigardo de la turo de la katedralo de Soloturno en la direkton de Lüsslingen, kiu videblas malantaŭe en la bildo
Rigardo de la turo de la katedralo de Soloturno en la direkton de Lüsslingen, kiu videblas malantaŭe en la bildo
Rigardo de la turo de la katedralo de Soloturno,
en la direkton de Lüsslingen, kiu videblas malantaŭe en la bildo
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Lüsslingen-Nennigkofen
Geografia situo CH1903: 604756 / 226594 (mapo)47.1902777777787.5013888888889Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604756 / 226594 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 516
Areo 3,19 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 4574
Mapo de Lüsslingen
Mapo de Lüsslingen
Mapo de Lüsslingen
vdr

Geografio redakti

Lüsslingen situas je alteco de 439 m super marnivelo, 3 km sudokcidente de la kantona ĉefurbo Soloturno (germane Solothurn). La vilaĝo troviĝas je la suda rando de la ebena valo de la rivero Aro kiu formas la sudan komunumlimon, piede la la monto "Bucheggberg". La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 3,19 km², de kiuj 26,65% estas kovritaj de arbaro, 55,17% servas por agrikulturo kaj 12,54% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo limis en nordo al Bellach, en oriento al Biberist, en sudo al Lohn-Ammannsegg kaj Lüterkofen-Ichertswil, kaj en okcidento al Nennigkofen kaj Selzach.

Loĝantaro redakti

Lüsslingen en 2007 havis 507 loĝantojn kaj apartenis al la malgrandaj komunumoj de la kantono Soloturno. 94,4 % de la loĝantoj estas german-lingvaj, 1,6 % alban-lingvaj kaj 1,1 % arab-lingvaj (stato 2000).

Trafiko redakti

La 4-an de decembro 1876 estis inaŭgurita la fervojlinio de Soloturno al Lyss, kiu posedis stacidomon en Lüsslingen. Intertempe la fervojlinio ne plu funkcias por la personotrafiko kaj la trajnlinio estis anstataŭigita per poŝtaŭtolinio.

La iama komunumo disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5 de Bielo al Soloturno, kiu pasas tra ĝia teritorio.

Historio redakti

La unua skriba mencio de la vilaĝo datiĝas de 1251 je la nomo Luslingen. Poste troveblas la nom-formoj Livslingen (1275), Lüsselingen (1343) kaj Lüsslingen (1555). La nomo devenas de la malnov-germana persona nomo Liuzilo kaj signifas en kombino kun la sufikso -ingen "ĉe la homoj aŭ anoj de Liuzilo". De la mezepoko Lüsslingen apartenis al Buchegg, kiu estis parto de la landgrafa teritorio "Kleinburgund". Malsame kiel la aliaj vilaĝoj de Buchegg Lüsslingen en 1391 restis ĉe Berno kaj nur en 1539 post la reformacio transiris al Soloturno.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 okazis kuniĝo de la komunumo Lüsslingen kun la najbara komunumo Nennigkofen. La nova komunumo nomiĝas Lüsslingen-Nennigkofen.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Sankta Mikaelo laŭ elfosaĵoj estis fondita en la frua mezepoko. La hodiaŭan konstruaĵon oni starigis en pluraj etapoj inter 1652 kaj 1722.

Esperanto kaj Ido en Lüsslingen redakti

Inter Idistoj, sed ankaŭ Esperantistoj Lüsslingen estas konata, ĉar tie ĉi laboris kiel pastro Friedrich Schneeberger (1875-1926, en Lüsslingen de 1907 ĝis sia devigita demisio en 1925), Esperanto-pioniro, kiu en 1908 transiris al Ido kaj funkciigis la "Ido-kontoron" en la pastra domo. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti