Lützelsee

pitoreska lageto en la komunumo Hombrechtikon, Svislando

Lützelsee estas pitoreska lageto en la komunumo Hombrechtikon en Kantono Zuriko en Svislando.

Lützelsee
lago
Ĉefaj fontoj Ützikerbach
Ĉefaj elfluoj Feldbach
Insuloj naĝantaj insuloj
Setlejoj Hombrechtikon
Areo de la baseno 24 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 700932 / 235201 (mapo)47.268.7722222222222500Koordinatoj: 47° 15′ 36″ N, 8° 46′ 20″ O; CH1903: 700932 / 235201 (mapo)
Lützelsee (Zuriko)
Lützelsee (Zuriko)
DEC
Lützelsee
Lützelsee
Map
Lützelsee
Supermara alteco 500 m
Surfaca areo 57,09 haf5
Maksimuma longo 1,4 kmf6
Maksimuma larĝo 400 mf7
Akva volumeno 0,0005 km³dep1f8
Averaĝa profundo 10 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 20 tagoj
vdr

Geografio redakti

La lageto situas en malleviĝo en marĉa altebenaĵo je la suda fino de la montoĉeno Pfannenstiel. Ĝi havas longecon de 1,4 km kaj larĝecon de 0,4 km. Ĝia surfaco estas 0,5709 km².

Municipoj ĉirkaŭ la lago redakti

Ĉirkaŭ la lago situas la municipoj respektive setlejoj Lutikon en okcidento, Hasel en nordo kaj Lützelsee en sudoriento.

Alfluantoj kaj elfluanto redakti

 
Marĉo de Ützikon
 
Elfluo de Feldbach
 
Publika banejo

Alfluas al Lützelsee diversaj malgrandaj plejparte sennomaj riveretoj, kiuj senakvigas la marĉon sur la altebenaĵo. La plej granda kun longeco de proksimume 5 km estas la Ützikerbach, kiu elfluas el lageto en la Marĉo de Üztikon. La elfuanto de la lago estas la rivereto Feldbach, kiu alfluas en la samnoma municipo post 6 km la Lagon de Zuriko.

Naturprotekta regiono redakti

La tuta altebenaĵo ĉirkaŭ Lützelsee kun la Marĉo de Lutikon (Lutiker Ried) kaj la Marĉo de Ützikon (germane Ütziker Ried) troviĝas en la inventaro de marĉkamparoj kun nacia signifo de la Svisa Konfederacio. Ĉirkaŭ la lago vivas minacataj birdospecoj kiel ekzemple la blanka cikonio, kastoroj, serpentoj kaj aliaj amfiboj kaj bestoj.

Naĝantaj insuloj redakti

La lago estas fame konata pro siaj naĝantaj insuloj, kiuj estiĝas pro marĉpartoj, kiuj forrompiĝas de la lagobordo kaj pro sia malgranda pezo flosas sur la lago. Tiuj insuloj ofertas perfektajn nestlokojn por minacataj birdoj.

Turismo ĉirkaŭ la lago redakti

La lago allogas ĉefe lokajn turistojn el la regiono de Zuriko kaj Zurika Oberlando. Ĉe la sudokcidenta flanko troviĝas publika banejo kaj ĉe la orienta flanko en Haslen, kamparano funkciigas ĉe bela vetero liberĉielan trinkejon kaj kolbasobudon.

Vidu ankaŭ redakti