La peza krozilo Lützow estis la kvina kaj lasta krozilo de la Admiral Hipper-klaso (la klaso estis nomumita post la dua ŝipo Admiral Hipper, ĉar tiu elstakiĝis) kaj estis mendita sub nomo Kreuzer L kaj ricevis la nomon Lützow post la prusa generalo Adolf Freiherr von Lützow.

la ŝipo en 1940

Historio redakti

En oktobro 1939, Sovetunio postulis - kompense al ekonomiaj helpo kaj liveroj - la du lastajn (ankoraŭ nepretajn) malpezajn krozilojn de la Admiral Hipper-klaso. Ĝi estis la lasta ŝipo, vendita al Sovetunio (la 15-an de aprilo 1940). Oni komencis finpretigi la ŝipon en Leningrado kaj ĝi ricevis la nomon Petropavlovsk.

Ĉe komenco de la kontraŭsovetia atako de Nazia Germanio, la ŝipo estis preta je du trionoj. En septembro 1941 ĝi estis forte trafita per nazigermaniaj kanonoj kaj sinkis al la grundo de la leningrada haveno. Oni demuntis la kanonojn, armilojn kaj ekuzis ilin en defendo de la urbo. En septembro 1942 sukcesis levi la ŝipon kaj ĝis februaro 1943 ĝi provizore ripariĝis. Oni renomis ĝin Tallinn en 1944 kaj ĝi partoprenis en la liberigo de Leningrado. la ŝipo estis neniam tutpreta, ĝi servis poste kiel dormoŝipo Dnepro, ĝis en 1960 oni plene malmuntis ĝin.

Literaturo redakti

  • Gerhard Koop, Klaus-Peter Schmolke: Die Schweren Kreuzer der Admiral Hipper-Klasse, Bernard & Graefe, 1998, ISBN 3-7637-5896-8