Lőrinc Deák [lOrinc deAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Deák Lőrinc Rudolf estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Rausch [raŭŝ].

Lőrinc Deák
Lőrinc Deák
Lőrinc Deák
Persona informo
Naskonomo Rausch Lőrinc Rudolf
Naskiĝo 1-an de decembro 1893 (1893-12-01)
en Újpest
Morto 7-an de marto 1980 (1980-03-07) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Lőrinc Rausch[1][2] naskiĝis la 1-an de decembro 1893 en Újpest, li mortis la 7-an de marto 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lőrinc Deák aliĝis al teatra koruso en 1911 en Győr. Inter 1912-1914 li estis dancisto kaj komikisto en teatra kompanio de Gábor Miklósy dum la 1-a mondmilito li rolis en urboj Ungvár, Munkács, Miskolc kaj Eger. En 1918 li estis soldato, poste en Békéscsaba li estis aktoro kaj reĝisoro, ekde 1920 ĝis la 2-a mondmilito li estis teatrestro en pluraj lokoj, pli poste en Kaposvár kaj Székesfehérvár. En 1947 pro dekreto ĉesis la privataj teatroj, tial poste li estis aktoro en pluraj ĉefurbaj teatroj. Li edziĝis dufoje (1914, 1920).

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Forró mezők (1949)
  • Gyarmat a föld alatt (1949) - subministro

Fontoj redakti

Referencoj redakti