Lőrinc Tapolcsányi

Lőrinc Tapolcsányi [tapolĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tapolcsányi Lőrinc estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Tapolcsáni.

Lőrinc Tapolcsányi [1] naskiĝis la 27-an de julio 1669 en Hungara reĝlando en Rosindol (nuntempa Ružindol en Slovakio). Li mortis la 30-an de septembro 1729 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio redakti

Lőrinc Tapolcsányi studis en Vieno kaj Graz akirinta 2 (filozofian kaj teologian) diplomojn. Li aliĝis al la jezuitoj en 1690. Post siaj studoj li komence instruis en Graz, poste en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li instruis ĝismorte escepte 9 monatojn, tiam li havis altan postenon en Pázmáneum. Li estis rektoro inter 1719-1721 kaj inter 1728-1730[2].

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Duodena Conclusionum Animasticarum Quaestionibus curiosis illustrata Et Thesibus ex Universa Philosophia adnexa... (1706)
  • Fax Ignatiana opere et doctrina lucens et ardens, sub S. Patriarchae sui Ignatii coelesti favore cum praecipuis aeternae veritatis axiomatis ... (1717)
  • Az igaz hitnek és csalatkozható reguláiról való munkácska... (1724)
  • Centuria Casuum ex Academicis qua Decretalibus, qua Theologicis Praelectionibus... (1728) - 2 volumoj

Fontoj redakti