LL, antaŭminuskle Ll, minuskle ll, estas litero de la Kimra alfabeto kun la prononco [lh], ĝis 1994 ankaŭ konsiderata memstara litero en la Hispana (kie ĝi nun kutime enlistiĝas kiel l+l) kun la prononco [(l)j] kaj la nomo elle.

LL simple estas literigo de duobla L (LL).

LL aperas post L en Kimra aboco-sinsekvo, kaj en malĵusaj Hispanaj vortaroj (en ĵusaj kiel Esperante, antaŭ lm).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.