LPT - (estas mallongigo de Line PrinTer) kromnomo de unudirekta paralela interfaco Centronics. Nun LPT estas parto de plivasta normo IEEE 1284. LPT, Centronics kaj IEEE 1284 ofte estas uzataj kiel sinonimoj, kio ne estas ĝusta.

La etimologio de la mallongigo estas iom disputata; krom la menciita "Line PrinTer" oni hipotezas pri "Line Printing Terminal" kaj "LocalPorT".

En la mastruma sistemo (operaciumo) MS-DOS la dosieraj nomoj LPT1, LPT2 ktp. estis rezervitaj por aliro de tiaj interfacoj.

Eksteraj ligiloj redakti