Laŝucida lingvo

La laŝucida lingvo (propranome dxʷləšucidxʷəlšucid, angle LushootseedPuget [Sound] Salish) apartenas al la saliŝa lingvaro parolata de la indiĝena popolo de Puĝetio. Inter ĝiaj dialektoj estas interalie la skaĝeta, snohomiŝa, makelŝuta, pujalpa, niskvala kaj aliaj.

Laŝucida lingvo
dxʷləšucid, xʷəlšucid
lingvo • moderna lingvo
Coast Salish
Parolata en Usono
Lingvistika klasifiko
saliŝa lingvaro
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sal
  ISO 639-3 lut
  Glottolog lush1252
Angla nomo Lushootseed
Franca nomo lushootseed
vdr

Fonologio redakti

Laŝucida havas kompleksan konsonantan fonologion kaj kvar vokalajn fonemojn. Kune kun pli oftaj voĉaj kaj labialigaj kontrastoj, laŝucida kontrastas inter arojn de simplaj senvoĉaj kaj glotigaj sonoj, kiuj realiĝas kiel laringemaj kun sonorantoj, ejektivoj kun senvoĉaj haltoj aŭ frikativoj.

Konsonantoj redakti

Laŝucidaj konsonantoj[1] [2]
labiala alveola alveolo-
palata
vela uvula glota
maldika siblanta maldika labial-
vela
maldika labial-
uvularo
plozivo voĉa b d dz ɡ ɡʷ
senvoĉa p t ts k q
glota tsʼ tʃʼ kʼʷ qʼʷ ʔ
laterala tɬʼ
frikativo ɬ s ʃ χ χʷ h
alproksi-
manto
norma l j w
laringema

La nazaloj [m], [m̰], [n], and [n̰] povas aperi en iuj parolstiloj kaj vortoj kiel variantoj de /b/ kaj /d/.[1]

Vokaloj redakti

Laŝucidaj vokaloj[2]
Antaŭe Centrale Malantaŭe
Apude i~ɪ ʉ~u
Meze ə
Malferme a~ɑ

Sintakso redakti

Oni povas konsideri la laŝucidan relative aglutina lingvo, pro ĝia alta nombro da morfemoj, inkluzive de granda nombro da leksikaj sufiksoj. Vortordo estas sufiĉe fleksebla sed estas ĝenerale Verbo Subjekto Objekto (VSO).[1]

La laŝucida kapablas krei gramatike ĝustajn frazojn, kiuj enhavas nur verbon kaj nek subjekton nek objekton. Ĉiuj informoj preter la ago devas esti kuntekste komprenataj. Ĉi tio povas esti pruvita en ʔuʔəy'dub ("[iu] sukcesis trovi [iun/ion]").[3]

Frazoj, kiuj entute ne enhavas verbon, ankaŭ estas oftaj, ĉar la laŝucida ne havas kopulon. Ekzemplo de tia frazo estas stab əẃə tiʔiɫ "Kio [estas] tio?"[4]

Malgraŭ ĝia ĝenerala VSO vortordo, oni povas rearanĝi frazojn en la laŝucida lingvo kiel subjekto-verbo-objekto (SVO) aŭ verbo-objekto-subjekto (VOS). Tiel fari ne modifas la vortojn mem, sed postulas marki la ŝanĝon per la partiklo ʔə. La ĝusta naturo de ĉi tiu partiklo estas temo de iu debato.

Lerni laŝucidan redakti

Ekzistas Esperantlingva lernolibro pri la laŝucida lingvo kun malgranda antologio de rakontoj kaj ampleksa laŝucida-Esperanta vortaro; ĝi estas elektronike havebla en PDF-formato de Paul Hopkins, kiu ĝin adaptis laŭ anglalingva lernolibro de Thom Hess. Vi (taqʷšəblu) Hilbert estis konata laŝucida beletristino, membro de la skaĝeta popolo. La Tulalipaj Triboj havas retejon (https://tulaliplushootseed.com) por instrui la lingvon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Dawn BATES, Thom HESS kaj Vi HILBERT, Lushootseed Dictionary (laŝucida-angla vortaro kun angla vortindekso, 1994), Univ. Washington Press. ISBN 9780295973234. Alirita la duan septembron de 2020.
  2. 2,0 2,1 David BECK, Words and prosodic phrasing in Lushootseed narrative ("Vortoj kaj prozodia vortumado en laŝucida rakontado", 1999), en T. A. Hall & U. Kleinhenz (red-oj), Studies on the Phonological Word, 23–46 (angle). Amsterdam: Benjamins. Alirita la duan septembron de 2020.
  3. Thom HESS, Lushootseed reader with introductory grammar ("Laŝucida legolibro kun enkonduka gramatiko", angle, 1995), Tulalip Tribes. ISBN 1879763117.
  4. Thom HESS kaj Vi HILBERT, Lushootseed Grammar Book 1 Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine ("Laŝucida gramatiko, unua libro", angle, 1995), Lushootseed Press.