Laŭdo de l' Stulteco

Laŭdo de l' Stulteco (greka titolo: Μωρίας Εγκώμιον (Morias Enkomion), latina: Stultitiae Laus, nederlanda: Lof der Zotheid) estas eseo verkita en1509 de Erasmo de Roterdamo kaj unuafoje presita en1511. Erasmus reviziis kaj plilongigis la laboron, kiun li originale skribis en la daŭro de semajno kun sinjoro Thomas More ĉe la biendomo de More en Bucklersbury. Laŭdo de l'Stulteco estas konsiderata unu el la plej rimarkindaj verkoj de Renesanco kaj unu el la kataliziloj de la Reformacio.

Laŭdo de l' Stulteco
Laŭdo de l' Stulteco
Laŭdo de l' Stulteco
Aŭtoro Erasmo de Roterdamo
Eldonjaro 1988
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 111
vdr

Ĝi komenciĝas per satira erudicia panegiro, laŭ maniero de la greka satiristo Lukiano, kies laboron Erasmo kaj Sinjoro Thomas More ĵus tradukis en la latinan. Ĝi poste prenas pli malluman tonon en serioj de paroladoj, kiam Stulteco laŭdas memtrompon kaj frenezon kaj moviĝas al satira ekzameno de piaj sed superstiĉaj misuzoj de katolika doktrino kaj koruptaj praktikoj de la Romkatolika Eklezio, al kiu Erasmo iam estis fidela. Erasmo ĵus revenis seniluziigita de Romo, kie li malakceptis proponojn de la Kurio. Pli kaj pli Stulteco parolas laŭ la propra voĉo de Erasmo. La eseo finiĝas per simpla deklaro de kristanaj idealoj. La eseo estas plena de klasikaj aludoj en stilo karakteriza por la kleraj humanistoj de Renesanco.

La Esperanta traduko de Gerrit Berveling aperis en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti