Laŭleĝa laboraĝo

La laŭleĝa laboraĝo estas la minimuma aĝo postulita perleĝe por persono por povi labori, en ĉiu landojurisdikcio. Kelkaj specoj de laboro estas ofte malpermesitaj eĉ por tiuj super la laŭleĝa laboraĝo, se ili ankoraŭ ne atingis la plenkreskan aĝon. Agadoj kiuj estas danĝeraj, damaĝaj al la sano aŭ influo al la moralo de neplenaĝuloj enestas ĉi tiun kategorion. La aĝo povas varii laŭ landoj sed kutime homoj povas eklabori eĉ ekde la 13jariĝo en landoj kiaj Germanio sed nur se temas pri facila laboro, kun permeso de la gepatroj kaj ĉiam por dumtaga laboro. Aliaj landoj havas pli striktan sistemon kaj permesas nur ekde la 16jariĝo.