Laŭrisilvaj arbaroj

LaŭrisilvoLaŭrisilva arbaro ("laŭra arbaro") estas endemia tipo de humida subtropika laŭra arbaro troviĝanta en kelkaj el la insuloj de Makaronezio en la Norda Atlantiko, nome en Madejro, Azoroj kaj Kanarioj, gravega relikvo de la pliocenaj subtropikaj arbaroj, enhavantaj multnombrajn endemiajn speciojn.

Laŭrisilva arbaro ĉe Nacia Parko Garajonay en La Gomera, Kanarioj
Laŭrisilva arbaro en La Palma, Kanarioj
Laŭrisilvarbara kanopeo en Tenerife, Kanarioj

Tiuj arbaroj formiĝas el laŭrecfoliaj ĉiamverdaj durlignaj arboj, kiuj atingas ĝis 40 metrojn alte. Multaj el la specioj estas endemiaj de tiuj insuloj, kaj estas hejmo de riĉa bioto de subkreskaĵaro, senvertebruloj, kaj birdoj kaj vespertoj.

Laŭrisilvo iam kovris multe de Azoroj kaj Madejro kaj partojn de la okcidentaj Kanarioj, sed tiuj arbaroj ege malpliiĝis etende pro lignoproduktado, arbarklarigado por agrikulturo kaj paŝtado, kaj invado de ekzotaj specioj. La plej etendaj arbaroj de laŭrisilvo restas en Madejro, kie ili troviĝas inter 300 kaj 1400 m de altitudo en la norda deklivo, kaj 700-1600 m de altitudo en la suda deklivo, kaj kovras 149,5 km². En Kanarioj, restas ĉirkaŭ 60 km² de laŭrisilvo en Tenerife, pli malgrandaj areoj en La Palma, ĉirkaŭ 20 km² en la Nacia Parko Garajonay en La Gomera, kaj relikvaj areoj en Gran Canaria. En Azoroj, malgrandaj makuloj de laŭrisilvo restas en la insuloj de Piko, Terceira, kaj Sankta Mikaelo.

La arbaroj de laŭrisilvo de Makaronezio estas relikvo de tipo de vegetaĵaro kiu origine kovris multe da la Mediteranea Baseno kiam la klimato de la regiono estis pli humida. Pro sekiĝo de la Mediteranea Baseno dum la Plioceno, la laŭraj arbaroj grade retiriĝis, anstataŭataj de pli toleraj de trosekeco kaj sklerofilaj plantokomunumoj. Plimulto de la laste restintaj arbaroj de laŭrisilvo ĉirkaŭ la Mediteraneo ŝajne malaperis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj fine de la Plejstoceno, kiam la Mediteranea baseno iĝis pli seka kaj kun pli akra klimato, kvankam kelkaj restaĵoj de la laŭrarbara flaŭro ankoraŭ restas en montaroj de suda Hispanio, nordocentro de Portugalio kaj norda Maroko, kaj du iamaj specioj (nobla laŭro kaj la ordinara ilekso) restas disvastigataj. La loko de la Makaroneziaj Insuloj en la Nordatlantiko moderis tiujn klimatajn fluktuoj, kaj plutenis la relativan humidan kaj mildan klimaton kiu permesis tiajn arbarojn postvivi ĝis nuntempe.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti