Laŭrokrono estas krono plektita el branĉoj kaj folioj de la planto laŭro. Ĝi estas sinonimo por aparta honorigo aŭ premio.

stiligita laŭrokrono

Historio redakti

La greka dio Apolono portis laŭrokrono, kiu memorigis lin pri la amata nimfo Dafna, kiu povis savi sin de liaj persekutoj nur pere de trasnformigo en laŭroarbuston. La Muzo de la historio kaj epopea poezio Klio, portas ankaŭ laŭron.

En antikva Grekio laŭrokronoj ornamis elstarajn sportistojn kaj poetojn. Aparte la venkintoj en la sportaj konkursoj de Olimpio honoriĝis per ili.

En antikva Romio la laŭrokrono estis signo de milita venko dum la triumfa reveno de armeestro al Romo. Poste la romiaj imperiestroj konstante portis laŭrokronoj kiel signo de sia gloro.

Formo redakti

 
la ŝtata blazono de Grekio, ĉirkaŭita de laŭrokrono

Ekzistas kaj laŭrokronoj supre malfermaj kaj supre fermitaj, do tute cirklaj.

La laŭrokrono kiel motivo redakti

En la arkitekturo ne nur dum la klasikisma epoko la laŭrokrono estas ofte uzata dekora motivo.

La itala aŭtoprodukta kompanio Alfa Romeo uzas la laŭrokronon ekde la jaro 1925 en sia firmaa emblemo.

La krono ankaŭ estas elemento de multnombraj blazonoj kaj ordenoj, ekzemple en la ŝtata blazono de Grekio.

Parolturno redakti

La parolturno "ripozi sur siaj laŭroj" (PIV) signifas pro pasintaj sukcesoj nuntempe montri tre limigitan engaĝiĝon.