La Araucana (1569, 1578 kaj 1589) estas eposa poemo de la hispana poeto Alonso de Ercilla kiu rakontas la unuan fazon de la Milito de Araŭko inter hispanoj kaj mapuĉoj. Laŭ la propra aŭtoro, kiu partoprenis en tiu konflikto, la poemo estis verkita dum sia estado en Ĉilio uzante, anstataŭ paperon, ŝelerojn kaj aliajn similajn elementojn. Ercilla kiu, kie iama paĝio de la kortego de Filipo la 2-a, estis ĝuinta plej altan edukon ol tiu de la averaĝa konkerinto, alvenis tien kiel parto de la ekspedicio de plifortigo fare de la nova guberniestro de ĉilio nome García Hurtado de Mendoza.

La Araucana
epopeo
Aŭtoroj
Aŭtoro Alonso de Ercilla
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1569
Ĝenro epopea arto
vdr
La unua eldono de la unua parto de La Araucana, de 1569.

Post la reveno de Ercilla al Hispanio, la libro estis publikigita en Madrido en tri partoj laŭlonge de du jardekoj. La unua parto eldoniĝis en 1569, la dua en 1578 kaj la tria en 1589. La libro akiris, tiam, konsiderindan sukceson inter la legantoj.

Kvankam la historieco de multaj el la rakontoj kiuj aperas en la verko estas relativa, oni konsideras ĝin unu el la plej gravaj atestiloj pri la hispana konkero de Ameriko, kaj tiutempe ĝi estis kutime legata kiel vera kroniko de la okazintaĵoj de Ĉilio.

Eksteraj ligiloj redakti