La Corona estas antaŭkolumba majaa ruino ĉe la rivero Río San Pedro en Gvatemalo.

La loko estis trovita en 1995 kaj arkeologie esplorita dum la sekvaj jaroj. La signifo de la hispana nomo "La Corona" estas "Krono". La urbo estis nomita de la unuaj arkeologoj, kiuj trovis serion de kvin temploj, kiuj similis al krono.

Kiam oni trovis La Corona, ĝi estis tre detruita kaj multaj konstruaĵoj estis en malbonega stato. Ĝis nun eblis identigi ĉefan placon kaj pluraj temploj. Grava trovaĵo estas 90x50 cm granda kalkŝtono-plato kun 140 majaaj skribsignoj.

Ĝis nun, nur parto de la urbo estas esplorita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti