La Espero el Koreio

La Espero el Koreio estis dumonata revuo pri Sud-Koreio, fondita la 16-an de septembro 1976. La fondinto kaj eldoninto estis Han Moo-hyup (Alfonso), ĉefredaktoro (1992) estis Puramo Chong. La revuo kunportis entute 3 titolojn: La Espero (ĝis januaro de 1978), La Espero el Koreujo (ĝis 1987) kaj La Espero el Koreio.[1] 

Ĝi estis kolora eldonaĵo kun bildoj el, informoj pri Koreio.

La revuo lastfoje aperis en 1994.

Referencoj redakti