La Flamengrie (Nordo)
La Flamengrie, prononco [la flamɑ̃ɡʁi], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 355 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
La Flamengrie | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio • limurbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Bavay | ||
INSEE kodo | 59232 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59232 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 435 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 214 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 19′ N, 3° 43′ O (mapo)50.3152777777783.7163888888889Koordinatoj: 50° 19′ N, 3° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 108 m - 132 m | ||
Areo | 2,03 km² ( 203 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Flamengrie (Nord) [+] | |||
Geografio redakti
La Flamengrie geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo La Flamengrie troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La Flamengrie etendiĝas sur 2,03 km².
Historio redakti
Kiam La Flamengrie estis cedita al Francio de Hispana Nederlando, ne ĉiuj terenoj de la komunumo estis same transdonitaj. La Flamengrie do havas hodiaŭ precipe malsimplan landlimon kun Belgio : ĝiaj 62 limŝtonoj konsistigas interesan ekskursadon.
Administrado redakti
La Flamengrie apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.