La Granda Sekreto

La Granda Sekreto (france Le Grand Secret) estas sciencfikcia kaj ukronia romano de René Barjavel, eldonita en 1973, kaj gajninta la premion Prix Maison de la Presse de tiu jaro.

La Granda Sekreto
Origine Le Grand Secret
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Barjavel
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1973
Eldonejo Presses de la Cité
Lando  Francio
Trajtoj
Ĝenro Sciencfikcio
Antaŭa verko La Vojoj de Katmanduo
Sekvanta verko La Unukornulaj Damoj
vdr

Enhavo redakti

La agado de La Granda Sekreto okazas de la jaroj 1950 al 1970 kaj uzas realajn okazojn kaj personojn en sia intrigo. La loko estas unu el la Aleutaj Insuloj.

En Libro 1, Jeanne amas Roland. Iun tagon li mistere kaj senspure malaperas. Jeanne, decidinte retrovi lin, komencas enketon, kiu baldaŭ igas ŝin suspekti la ekziston de sekreto bonege gardata kaj sciata de tre malmultaj homoj sur la Tero.

En Libro 2, sciencisto estas hazarde eltrovinta viruson infektan, kiu kondamnas ĉiun infektiton al eterna vivo. Pro konscio pri la dramaj sekvoj por la homaro, se la viruso disvastiĝos, oni estas kreinta insulon, helpe de la plej grandaj registaroj de la planedo, por loĝigi la infektitojn.

Strukturo redakti

La Granda Sekreto estas disigebla en tri bone difinitajn partojn.

  • La unua parto funkcias kiel enkonduko al la intrigo. La aŭtoro priskribas la frenezan amon, kiu ligas Jeanne al Roland, kaj komencas konstrui la intrigon pri registaraj intertraktadoj kaj ludoj spionaj kaj diplomataj, kiu ĉirkaŭos la sekreton.
  • La dua parto plonĝigas onin en la mezon de la enketo komencita de Jeanne por retrovi Roland. Iom post iom, dum ŝi progresas, oni lernas pli pri la granda sekreto kaj la diversaj konsentoj, kiuj estas faritaj inter moŝtoj de la mondo. La fino de ĉi tiu parto fine malkaŝas, kio estas la Granda Sekreto: la eltrovo, fare de barata sciencisto, de viruso senmortiga, kaj la kvarantenaj rimedoj alprenitaj por eviti infekton. La intrigo klarigas per «la Granda Sekreto» plurajn gravajn politikajn okazojn, interalie:
  • La tria kaj plej longa parto priskribas vivadon sur la insulo, izolita sed helpata de la ekstera mondo: la socian sistemon establitan, iom pri la medio, la procezojn kiuj permesas, ke la insulo restu sekreta kaj evitu troloĝadon, sekurigante la pluvivon de ĝiaj loĝantoj. Ĉi tiu tria parto finiĝas per la ribelo de la infanoj kaj la detruo de la insulo fare de la Potencoj, decidita por eviti, ke la «malsano» disvastiĝu al la tuta mondo. La fino de la verko montras malmultajn pretervivantojn sur malfortika ŝipeto, pri kiuj oni ne scias, kio okazos al ili.

Ĝenro redakti

La rilatigo de pluraj veraj historiaj okazoj pere de kaŝita kaŭzo apartenigas la romanon ĝenre al sekreta historio, dum la ecoj de tiu kaŭzo, kiam ĝi aperas, markas ĝin kiel sciencfikcion.[1]

Temoj redakti

La Granda Sekreto reprenas plurajn karakterajn ideojn kaj temojn de la aŭtoro, ekzemple ĝoje pasian amon kaj mondskale gravan sekreton kaŝatan de elita konspirantaro,[2] Ĝi kombinas la temojn pri amo kaj senmorteco kiel du flankojn de la deziro de vivo, kiun ĝi traktas parte laŭ optimisma, festa maniero. Laŭ Souleymane Bachir Diagne,

 
 Kio faras el La granda sekreto de Barjavel la grandiozan sciencfikcian romanon, kiu ĝi estas, estas tio, kiel la amo, kiu defias la tempon (kaj ankaŭ la konvenciojn, ĉar ambaŭ geamantoj estas geedziĝintaj kun aliuloj), la scienco, kiu finvenkas la malsanon, kaj la saĝo, kiu triumfas super la morto, konverĝas en la festado de tio, kion mi nomas la vivadoforto
— Souleymane Bachir Diagne, "La force de vivre et l'utopie du post-humain." 2005. Diogène (209). [1].

Tamen, kiel karaktere ĉe Barjavel, la romano emas kontrasti la pozitivajn aspektojn de siaj temoj kun aliaj negativaj. Tial ĝi kondukas al konkludo, ke la morto estas necesa por ke la vivo daŭru,

 
 ĉar la 'granda sekreto' estas samtempe nekredeble bonefika kaj nekredeble malbonefika, ĉar ĝi enhavas je la sama tempo ĉian esperon kaj ĉian malesperon de la mondo. 
— Jean-Pierre Andrevon, recenzo enFiction 240. 1973. [2].

Similan sintenon pri vivo kaj morto Barjavel jam estis espriminta en sia eseo La malsato de la tigro.[3]

Eldona historio redakti

La Granda Sekreto originis kiel malneto por televidaĵo, verkita de Barjavel kunlabore kun André Cayatte laŭ ties ideo. Barjavel transformis ĝin en romanon nur post kiam tri televidaj kanaloj rifuzis produkti ĝin.[4]

La romano estas tradukita en la lingvojn portugalan, turkan, hispanan, anglan, germanan, japanan, kaj hungaran.[5]

Adapto redakti

En 1988, post la sukceso de la romano, André Cayatte fine povis akceptigi televidan version adaptitan el ĝi. Ĝi aperis kiel serieto, La Granda Sekreto, surscenigita de Cayatte kaj reĝisorita de Jacques Trébouta, kun Claude Rich, Louise Marleau, Peter Sattmann, Fernando Rey kaj Claude Jade.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Internet Speculative Fiction Database: [3]