La Kiso (filmo, 1896)

Unu el la unuaj filmoj komerce montritaj al la publiko, en 1896, de usona William Heise

La Kiso (originale en la angla The Kiss, ankaŭ konata kiel The May Irwin Kiss, The Rice-Irwin Kiss kaj The Widow Jones) estas filmo de la jaro 1896. Ĝi estis unu el la unuaj filmoj komerce montritaj al la publiko. Ĝi daŭras ĉirkaŭ 18 sekundojn kaj bildigas rekreaĵon de la kiso inter May Irwin kaj John Rice de la lasta sceno de la muzika teatraĵo The Widow Jones. La reĝisoro de la filmo estis William Heise por Thomas Edison. La filmo estis produktita en aprilo 1896 ĉe Edison Studios de Edison, kiu estis la unua filmostudio de Usono. Tiam Edison estis laboranta ĉe la studioj Edison’s Black Maria en West Orange (Nov-Ĵerzejo).

La Kiso
muta mallonga filmo
Originala titolo The Kiss
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1896
Daŭro 18 sekundoj
Kameraado William Heise
Reĝisoro(j) William Heise
Produktisto(j) Thomas Alva Edison
Filmita en Usono
Rolantoj May Irwin • John C. Rice
Produktinta firmao Edison Studios
Distribuo Thomas A. Edison, Inc.
IMDb
vdr

En 1999, la Usona Kongresa Biblioteko nomis la filmeton “kulture grava” kaj selektis ĝin por konservado en la Nacia Filmregistro.

Ĉefrolantoj redakti

Reago redakti

La filmo enhavis la plej unuan kison en filmo, kun proksima montro de paro kiuj karesas unu la alian per la vangoj antaŭ ol rapide kiseti per la buŝo («la misteroj de la kiso malkaŝitaj»). La kisa sceno estis denuncita kiel ŝoka kaj obscena al la fruaj filmspektantoj. Tio kaŭzis ke la katolika eklezio petis cenzuron kaj moralan reformon – ĉar tiuepoke kisi en publika loko povus inciti juran persekuton[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti