La Lasta Vespermanĝo (Leonardo)

pentraĵo de Leonardo da Vinci

La Lasta Vespermanĝo estas unu el la plej famaj pentraĵoj en la mondo. Ĝi estis pentrata de la itala pentristo Leonardo da Vinci inter 1494 kaj 1498. Mendis ĝin la milana duko Ludoviko Sforza.

La Sankta Manĝo, Leonardo da Vinci, Milano, 1494-1498

La 422 cm alta kaj 904 cm larĝa pentraĵo estas ne fresko, sed pentraĵo sur jam seka muro, sur la norda muro de la manĝejo de la monaĥejo Santa Maria delle Grazie en Milano kaj estas unu el la ĉefaj verkoj de Leonardo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti