La Marche de l'empereur

franca filmo

La Marche de l'empereur [la.maʁʃ.də.lɑ̃p'ʁœʁ] estas franca pri naturo dokumenta filmo de 2005 reĝisorita kaj kunverkita de Luc Jacquet, kaj kunproduktorita de Bonne Pioche kaj National Geographic Society. La filmo priskribas la ĉiujaran veturadon de la Imperiestra pingveno en Antarkto. Aŭtune, ĉiuj pingvenoj de reprodukta aĝo (kvin jaroj almenaŭ) lasas la oceanon, nome ties normala habitato, por piediradi internen al siaj pratempaj reproduktejoj. Tie la pingvenoj partoprenas en prilaborita pariĝado kiu, se sukcese, rezultas en eloviĝo de ido. Por ties survivado, ambaŭ gepatroj devas fari multajn penajn veturadojn inter la oceano kaj la reproduktejoj dum la venontaj monatoj.

La Marche de l'empereur
filmo
Originala titolo La Marche de l'empereur
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 20 jan. 2005, 26 jan. 2005, 10 mar. 2005, 1 apr. 2005, 19 maj. 2005, 20 maj. 2005, 28 maj. 2005, 24 jun. 2005, 30 jun. 2005, 16 jul. 2005, 5 aŭg. 2005, 12 aŭg. 2005, 13 aŭg. 2005, 25 aŭg. 2005, 1 okt. 2005, 7 okt. 2005, 13 okt. 2005, 19 okt. 2005, 27 okt. 2005, 28 okt. 2005, 2 nov. 2005, 3 nov. 2005, 3 nov. 2005, 18 nov. 2005, 1 dec. 2005, 2 dec. 2005, 9 dec. 2005, 22 dec. 2005, 23 dec. 2005, 29 dec. 2005, 13 jan. 2006, 27 jan. 2006, 3 feb. 2006, 10 feb. 2006, 17 feb. 2006, 30 mar. 2006, 13 apr. 2006, 27 apr. 2006, 13 apr. 2007
Ĝenro naturdokumenta filmo, dokumenta filmo
Kameraado Laurent Chalet
Reĝisoro(j) Luc Jacquet
Produktisto(j) Yves Darondeau • Christophe Lioud • Emmanuel Priou
Scenaro Luc Jacquet • Michel Fessler • Jordan Roberts
Loko de rakonto Antarkto
Muziko de Émilie Simon
Produktinta firmao National Geographic 
Bonne Pioche 
Wild Bunch 
Canal+ 
Buena Vista International France
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Dokumenta Filmo
IMDb
vdr

Necesis unu jaro por ke la du izolitaj kinistoj Laurent Chalet kaj Jérôme Maison faru la filmadon, ĉe la franca scienca bazo Dumont d'Urville en Adelilando.

Tiu filmo ricevis la Oskar-premion de 2005 pro Plej Bonkvalita Dokumenta Filmo,[1]

Notoj redakti