La Maro de Glacio

pentraĵo de Caspar David Friedrich


La Maro de Glacio (germane Das Eismeer), ankaŭ nomita La Ŝipruino de Espero (Die gescheiterte Hoffnung) estas oleo-pentraĵo plenumita de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich en 18231824.

La Maro de Glacio
La Maro de Glacio
Caspar David FriedrichDas Eismeer18231824
Oleo sur tolo
96,7 cm × 126,9 cm cm
Kunsthalle Hamburg (Hamburgo)
vdr

Tiu pejzaĝo bildigas ŝipruinon meze de rompita glacio-fragmento. La glacio kvazaŭe fariĝis monolita tombo aŭ dolmeno, kies pintoj spruĉas al la ĉielo. Videblas skribaĵo sur la ŝipruino, en la dekstra parto de la verko. Ĝi konfirmas, ke la bildigita ŝipo estas la HMS Griper, unu el la du ŝipoj kiuj partoprenis al la ekspedicioj de William Edward Parry al la norda poluso en 1819 kaj 1824.