La Olivarbo (itale L'Ulivo), estas la nomo de koalicio inter la modere progresivaj partioj en Italio, fondita en 1996. Ekde 2005 la koalicio nomiĝas La Unio (L'Unione).

La Olivarbo
L'Ulivo
Emblemo de La Olivarbo
politika koalicio
Lando  Italio
Estro Romano Prodi, Massimo d'Alema, Giuliano Amato kaj Francesco Rutelli
Fondiĝo 1995
Dissolvo 2007
Ĉefa sidejo Piazza Santi Apostoli 73, Romo
vdr

La olivarba koalicio gajnis, en kunlaboro de la Komunista partio, en 1996 la parlamentelektadojn , post kio Romano Prodi fariĝis ĉefministro (ĝis 1998). En 1998 la antaŭa komunista gvidanto Massimo D'Alema gajnis la parlamentelektadojn kaj post tio fariĝis premiero. La Olivarba koalicio en 2001 estis venkita de la centra-dekstra kunlabora ligo Domo de la Libereco de Silvio Berlusconi. En 2006 la Olivarba koalicio denove venkis kaj plej verŝajne Romano Prodi denove fariĝos ĉefministro.