La Oreja de Van Gogh

La Oreja de Van Gogh (La orelo de Van Gogh), konata ankaŭ laŭ ties sigloj LOVGLODVG, estas grupo muzika devena de Donostio, Hispanio. Ties kariero ekis oficiale en 1996. Ĝi naskiĝis formata de Pablo Benegas, Álvaro Fuentes, Xabi San Martín, Haritz Garde kaj Amaia Montero. Tiu lasta, kantistino kaj komponistino de la grupo ekde ties komenco, abandonis la grupon por ekkarieri kiel soloistino en 2007. El 2008 la kantistino de la grupo estas Leire Martínez.[1][2]

La grupo dum unu el la koncertoj de ties turneo Guapa Tour.

Diskaro redakti

Studiaj albumoj
  • 1998: Dile al sol (Diru al suno)
  • 2000: El viaje de Copperpot (La veturo de Copperpot)
  • 2003: Lo que te conté mientras te hacías la dormida (Kion mi rakontis al vi kiam vi ŝajnige dormis)
  • 2006: Guapa (Belulin')
  • 2008: A las cinco en el Astoria (Je la kvina ĉe Astoria)
  • 2011: Cometas por el cielo
  • 2016: El planeta imaginario
Rekolektaj albumoj
  • 2004: París
  • 2006: LOVG 1996-2006
  • 2008: LOVG - Grandes éxitos
  • 2009: Nuestra casa a la izquierda del tiempo (Nia domo live de la temp')
Albumoj ĉu laŭ DVD ĉu koncertaj
  • 2002 La Oreja de Van Gogh (Video)
  • 2004 La Oreja de Van Gogh en directo, gira 2003
  • 2010 Un viaje al mar muerto (veturo al la morta maro)
Reeldonaĵoj
  • 2006: Más guapa

Notoj redakti