La Portellada

municipo en Teruel

La Portellada [laporteLJAda] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

La Portellada
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44589
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 0° 3′ O (mapo)40.88215310.055627500000014Koordinatoj: 40° 53′ N, 0° 3′ O (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 21,369319 km² ( 213 6.9 319 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Portellada (Provinco Teruelo)
La Portellada (Provinco Teruelo)
DEC
La Portellada
La Portellada
Situo de La Portellada
La Portellada (Hispanio)
La Portellada (Hispanio)
DEC
La Portellada
La Portellada
Situo de La Portellada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Portellada [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 176 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 569 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko; ĝi komunikas kun La Fresneda norde kaj kun Ráfales sude. Ĝenerale limas kun La Fresneda, Ráfales, Fórnoles kaj Valderrobres. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo. En ties municipa teritoriotrafluas la rivero Tastavins.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio redakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. La loko kreiĝis kiel kuniĝo de du kampardomaroj, poste du kvartaloj: nome "Mas de Dal" (Masía de Arriba) kaj "Mas de Baix" (Masía de Abajo). Ĝi estis kvartalo de La Fresneda kaj en 1784 sendependiĝis disde tiu. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Portellada kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 230 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, ermitejo, trinkujo, muelejo, urbodomo, fontoj, grotoj, kaj "Lo Sal" (El Salto) nome akvofalo de la rivero Tastavins 20 metrojn alta.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti