La Progreso (Jugoslavio)

La Progreso estis esperanta gazeto eldonita en Beogrado, eksa Jugoslavio, inter la jaroj 1954 kaj 1959. Ĝi estis plejparte informa, sed ĉiu numero enhavis rubrikon pri esperantlingva literaturo. En 46 numeroj oni publikigis plurajn dekojn da originalaj literaturaj tekstoj. Ĉefredaktoro de la gazeto estis Antonije Sekelj, kies granda kontribuo al la Esperanto-movado (inter alie la lernolibroj Esperanto, udžbenik za samouke (Lernolibro por aŭtodidaktoj), Esperanto u 35 lekcija (Esperanto en 35 lecionoj – tri eldonoj) kaj du vortaroj) laŭ la nuna publika atento restis en ombro de lia pli juna frato Tibor.

Eksteraj ligiloj redakti