La Pucelo de Orleano (poemo)

satira eposo far Voltero pri Johanino de Arko

La Pucelo de Orleano (france: La Pucelle d'Orléans ) estas satira poemo de François-Marie Arouet, pli bone konata per la plumnomo, Voltero . Ĝi estis unuafoje eldonita en 1899, sed Voltero verkis ĝin unu jarcenton antaŭe, dum li komencis skribi la tekston en 1730, sed neniam tute finis ĝin.

La Pucelle d'Orléans
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1755
Ĝenro poemo
vdr
Johana de Arko, protagonisto de la poemo.

Voltero estis sendube unu el la plej polemikaj verkistoj kaj filozofoj de la klerismo, kaj La Pucelo de Orleano estis ankaŭ certe unu el liaj pli malpacemaj verkoj. Epopea kaj skandala satiro pri la vivo de la ankoraŭ ne kanonizita Johana de Arko ("la Pucelo de Orleano"), la poemo estis malpermesita, bruligita kaj konfiskita en granda parto de Eŭropo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Malgraŭ la ofte seksisma kaj maldeca enhavo de la teksto, ĝia disvastigo kaj kontrabanda statuso igis ĝin unu el la plej larĝe legitaj tekstoj pri Johana de Arko dum pluraj jarcentoj.

Eksteraj ligiloj redakti