La Puebla de Montalbán

urbo en Hispanio

La Puebla de Montalbán estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Puebla de Montalbán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso municipo
Ŝtato Hispanio
Regiono Kastilio-La Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45516
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Juan Carlos Camacho Aguado
Demografio
Loĝantaro 7 840  (2004)
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 52′ N, 4° 22′ U (mapo)39.872222222222-4.3588888888889Koordinatoj: 39° 52′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 453 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 141,16 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Montalbán (Hispanio)
La Puebla de Montalbán (Hispanio)
DEC
La Puebla de Montalbán
La Puebla de Montalbán
Situo de La Puebla de Montalbán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Montalbán [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Puebla de Montalbán en la Provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Puebleños. La censita populacio en 2010 estis de 8.472 loĝantoj kaj la denseco estas de 60,02 loĝ/km².

Toponimio redakti

La termino Montalbán devenas de "monte albiganicum". "Albiganus" estas vorto de deveno el keltoj kiu aludis al la loĝantoj de tiu vilaĝo. Montalbán povus deveni ankaŭ de la latinaj vortoj por "blanka monto". Tiu hipotezo subteniĝas pro ekzisto de ŝtonminejoj de kalkoŝtono en la teritorio, en la loko nome La Calera (kalkejo).

Situo redakti

La Puebla de Montalbán estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la centra parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 453 m; je 32 km el Toledo, provinca ĉefurbo, je 92 km, el Madrido, ŝtata ĉefurbo kaj je nur 15 km el Torrijos, la plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 141.16 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′20″ N 4°21′32″ Ok.

Geografía redakti

Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Taĵo kaj ĉe la unuaj deklivaroj de la Montoj de Toledo, kun belaj pejzaĝoj de makiso, ponto super la rivero Taĵo kaj tre fruktodona valo, kie elstaras la produktado de persikoj kaj abrikotoj, kaj ĝenerale de fruktoĝardenoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La Puebla de Montalbán estis iam ĉefurbo de la nomita regno de Montalbán, kie troviĝas la kastelo de Montalbán, kaj kiu enhavus aliajn lokojn kiaj San Martín de Montalbán, Menasalbas, Villarejo de Montalbán, El Carpio de Tajo kaj Mesegar de Tajo. Ĝi apartenis al la templanoj, ĉar la reĝo Alfonso la 7-a donacis ĝin al tiu kavalira ordeno en la 12-a jarcento, pasante en 1308 al la Regno de Kastilio kun Fernando la 4-a.

Poste pro donaco fare de Alfonso la 11-a, venis al posedo de Alfonso Fernández Coronel. En tiu kastelo sidejis ofte la monarko Pedro la 1-a kun sia kromedzino María de Padilla, al kiu ĝi pasis kiel donaco de la reĝo. Poste la posedo de tiu vilaĝo pasis al la superulo de la Ordeno de Santiago don Álvaro de Luna, kaj post ties morto, al lia edzino Juana Pimentel, “La Trista Grafino”. En tempo de Henriko la 4-a pasis al posedo de la ankaŭ superulo de Santiago Juan Pacheco, Markiso de Villena, kiu heredigis Puebla de Montalbán por sia filo don Alonso Téllez Girón kaj ties posteuloj, kiuj ekde 1573 ĝuis la titolon de Grafoj de la Puebla de Montalbán. En la aktualo ĝi apartenas al dukoj de Osuna.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

 
Vidaĵo de la Ĉefa Placo (La Puebla de Montalbán).

Elstaras la Ĉefa Placo, placo tipe kastilia, portikara unuflanke, kun Urbodomo, la palaco de la Grafoj de Montalbán, la Monaĥejo de la Monaĥinoj Koncipigistinoj, la Turo de Sankta Mikaelo, la preĝejo de Nia Sinjorino de la Paco, la Hospitalo de la Karitato, aŭ la Monaĥejo de la Franciskanoj kun ties lernejo, tiele kiel la tipa arko de La Manzanilla (pometo) kaj la Arko de Tendezuelas (vendejetoj). Posedas aliaj interesajn konstruaĵojn kiaj la ermitejo de la Soleco, la ermitejo de Sankta Jozefo kaj la ermitejo de la Kristo de la Pardono.

La Turo de Sankta Mikaelo, eble la plej reprezenta konstruaĵo de La Puebla kaj unua videbla dum alproksimiĝo, estas resto de antikva preĝejo kaj tombejo, kun kvar partoj, de la jaro 1604; estas el briko.

La Puebla de Montalbán estis origine "juda loĝejo" sur kiu la templanoj kreis kristanan vilaĝon ĉirkaŭ 1276. Aktuale oni konservas lokon konatan populare laŭ la nomo de “Barrio de los Judíos” (juda kvartalo).

Gravuloj redakti

En tiu vilaĝo naskiĝis Fernando de Rojas, aŭtoro de La Celestina, kiu ŝajne devis junaĝe kontempli la ekzekutadon de sia avo en fajro, ĉar temis pri familio de novkristanoj. EStis vilaĝano ankaŭ Francisco Hernández de Toledo, unu el la gravaj studuloj de botaniko de Ameriko kaj persona kuracisto de Filipo la 2-a. Ankaŭ naskiĝis kaj vivis en la Palaco de la familio de Osuna (situanta ĉe la placo) la kardinalo Pedro Pacheco Ladrón de Guevara, kiu partoprenis tre aktive en la Koncilio de Trento favore al la dogmo de la Senmakula Koncipiĝo. En 1526 ankaŭ tie mortiĝis la filo de Kristoforo Kolumbo kaj guberniestro de Hispaniolo: nome Diego Colón y Moniz Perestrello.

Vidu ankaŭ redakti