La Rakonto pri Kiều

vjetnamlingva eposo far Nguyễn Du

La Rakonto pri Kiều estas famkonata versa epopeo verkita de Nguyễn Du (1765 – 1820), la plej populara kaj granda poeto de Vjetnamio.

Đoạn Trường Tân Thanh
epopeoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nguyen Du
Lingvoj
Lingvo vjetnama lingvo
Eldonado
Eldondato 1820
Ĝenro epopeo
vdr

Ĝiaj 3254 versoj, verkitaj laŭ la metriko de ses-ok silaba, en kiu la popola dirmaniero alternas kun klasika literatura esprimado, abundas je specialaj esprimoj, aludoj pri legendoj, malnovaj poemoj kaj rakontoj. Eĉ malkleruloj en la tempo de Nguyễn Du kiel kamparanoj kaj sampanistoj amis Kiều, konis parkere longajn fragmentojn kaj ŝatis deklami la plej preferatajn. Virinoj ofte kantas ilin kiel lul-kantojn, junulinoj konsultas ĝin por diveni sian estontecon.

Fono redakti

Por la verkistoj pri literaturo, nome romanistoj, poetoj, dramatistoj, kaj artistoj kiel komponistoj, pentristoj, brodistoj Kiều konstituas riĉenhavan fonton de inspirado kaj imitindan modelon. Trovinte en la ĉina proza romano “Kim Vân Kiều Truyện”de Thanh Tâm Tài Nhân intrigojn kaj cirkonstancojn, kiuj agordiĝis kun siaj pensoj, sentimentoj kaj mensa stato, Nguyễn Du fontis[1] el ĝi por verki sian longan poemon en la ĉina-vjetnama demotika skribo (Nôm). Tamen ĝi havis la vjetnaman karakteron dank’ al la lerta aranĝo, adapto kaj cizelado de Nguyễn Du. Lia verko estis eldonita la unuan fojon en la 1810-aj jaroj de Phạm Quý Thích (Fam Kuji Tik) sub la titolo Rakonto pri Kiều.

Identigo de Nguyễn Du pri La Rakonto pri Kiều redakti

Admirinde Nguyễn Du kantis la belecon de pejzaĝoj, mirinde li esprimis emocion, doloron, malesperon kaj ĝojon. Per koncizaj vortoj li tiel lerte priskribis tipajn aĉulojn, ke iuj el iliaj nomoj iĝis komun-uzataj substantivoj: Sở Khanh (So Ĥan) reprezentas donĵuanojn, Tú Bà (Tu Ba) estas la tipo de ruza kaj perfida bordelistino kaj Hoạn Thư (Huan Tu), tiu de ĵaluzega edzino.

Pere de la aventura kaj dolorplena vivo de belega kaj talenta junulino, Nguyễn Du profunde spegulis la vjetnaman socion ĉe la fino de la 18-a jarcento kaj en la komenco de la 19-a, kiu konsideris virinojn kiel sklavojn kaj komercaĵojn, kaj ĵetis multajn el ili en malfeliĉon. Ne nur virinoj, sed la popolanoj ĝenerale suferis maljustecon kaj kruelecon. Kun sentema kaj bona koro, li kompatis kun la suferintoj kaj kontribuis al la luktado por forigi maljustecon, helpe efektivigi ilian aspiradon al libereco kaj justeco, kaj alporti pacan kaj bonan vivon al ili ĉiuj. La severegan feŭdalismon li denuncis kaj energie protestis kontraŭ la premado de feŭdaj potencoj. Li volis eligi krion, tian krion, kiu povus rompi la koron. Tial li unue nomis sian verkon "Nova Plendo de Rompita Internaĵo". Per sia ĉefverko Nguyễn Du estas ĉiam amata kaj admirata de la vjetnama popolo, kiu konsideras lin kiel unu el la plej grandaj poetoj. En 1965 al li estis aljuĝita la titolo "Elstara Kultur-homo de la Mondo" fare de la Monda Pac-Konsilio okaze de la 200-a jubileo de lia naskiĝtago. Tiu datreveno estis celebrita en pluraj landoj laŭ la rekomendo de la Monda Pac-Konsilio.

Enhavo redakti

La ĉefa persono de la verko de Nguyễn Du estas Kim Vân Kiều /Kim Van Kjeŭ/, la plej aĝa filino de mandarena familio. Ŝi superis ĉiujn junulinojn per sia beleco kaj talento pri poezio, pentrado, deklamado kaj kantado. Krome, ŝi estis saĝa kaj sindonema filino, kiu strikte observis la devon kaj piecon al siaj gepatroj.

Hazarde, dum la vizito al la tomboj de siaj mortintaj prauloj kaj familianoj, Kiều renkontis Kim Trọng (Kim Ĉon), distingiĝa junulo deveninta de nobela familio kaj konato de ŝia frato Vương Quan (Vuon Kuan). Tuj ŝi enamiĝis al li kaj ne sciis, ke li mem enamiĝis al ŝi antaŭ longe, sed ankoraŭ ne trovis bonan okazon por konatiĝi kun ŝi.

Post tiu renkontiĝo, Kim Trọng, kiu suferis amsopiron, ege deziris revidi ŝin. Tial li intence serĉis rimedon, kaj fine luis ĉambron apud ŝia loĝejo kaj havigis al si favoran cirkonstancon por esti en la rilato kun ŝi. Baldaŭ li deklaris al ŝi sian pasian amon, kiun ŝi reciprokis spite de la feŭda etiko[2], kiu malpermesis amon, eĉ amikecon, inter gejunuloj. Ilia amrilato estis devige tenita en sekreto, sed ili interŝanĝis amgarantiaĵojn kaj promesis fariĝi geedzoj.

Sed

 
 ĉe l’ centjara vivodaŭro de l’ homgento

daŭras ja venĝemo inter sorto kaj talento.

[...]
Celas rozan vangon la ĵaluz’ de ĉielo. 
— El la ses unuaj versoj de la verko

La geamantoj kontraŭvole disiĝis, ĉar Kim Trọng devis reveni al sia hejmvilaĝo por partopreni en la funebra ceremonio de sia patra onklo. Dume malfeliĉo trafis la familion de Kiều, kiu sindoneme foroferis kaj sian junecon kaj sian unuan amon por savi sian patron.

Pro mensoga akuzo, la patro de Kiều estis enkarcerigita kaj torturita laŭ la ordono de mon-avida mandareno, kies subuloj akaparis valoraĵojn de ŝia familio kiam ili venis aresti ŝian patron. Kiều memvole vendis sin por havigi al sia familio la sumon postulitan de la mandareno por la liberigo de sia patro. Pere de svatistino ŝi fariĝis la edzino de la fripona Mã Giám Sinh (Ma Ĵam Sin), kiu, enakorde kun Tú Bà, ĵetis Kiều en ŝian bordelon.

Antaŭ ol forlasi siajn karulojn, Kiều petis sian malpli junan fratinon anstataŭi ŝin en la plenumo de ŝia promeso al Kim Trọng pri edziniĝo. La adiaŭo estis vere doloriga kaj korŝirita.

Protestante kontraŭ Tú Bà, la bordelistino, kiu devigis ŝin por ĝuigi amaĵistojn, Kiều provis mortigi sin per tranĉilo, sed ne mortis. La perfida virino false cedis al ŝi, loĝigis ŝin en izolita loko. Dume, kune kun aĉa viro, ŝi preparis insidon por devigi Kiều resti por ĉiam en sia bordelo. Trompisto venis al Kiều kiel amanto kaj helpis ŝin forkuri, sed ŝi estis tuj kaptita de Tú Bà kaj devis obei la lastan.

Unu el la klientoj, Thúc Sinh (Tuk Sin), kiu enamiĝis al ŝi, pagis por ŝia liberigo el la bordelo. La unu-jara harmonia kunvivo kun li alportis al Kiều ĝojon kaj memfidon. Malfeliĉe s-ro Thúc, la patro de Thúc Sinh, kiu konis ŝian veran personecon, petis la juĝon de loka mandareno kun la intenco revenigi ŝin al bordelo. Poste, dank’ al la kompato kaj tolero de la lasta kaj ankaŭ de s-ro Thúc, ŝi povis ĝui la trankvilan familian vivon de konkubino.

Malfeliĉe, tiu vivo estis neniigita de Hoạn Thư (Huan Tu), la ĵaluzega edzino de Thúc Sinh. Kiều estis forrabita kaj venigita de ŝi por servi kiel servistino. Hoạn Thư batis ŝin ne nur unufoje por fari venĝon. Dum la bankedo, kiun ŝi okazigis kiam Thúc Sinh revenis hejmen, Kiều devis ludi la kvarkordan liuton por gajigi ilin. Vidante Kiều ploreganta, Hoạn Thư petis al sia edzo demandi la kialon. Kiều skribe rakontis sian dolorigan sperton kaj esprimis la deziron vivi en pagodo por liberigi sin je siaj ŝuldoj. Hoạn Thư komisiis al Kiều la kopiadon de preĝo-libroj de Budhismo en la templeto situanta en ŝia ĝardeno. Tiel ŝi intence puŝis Kiều al eskapo.

Kiều renkontis la bonzinon Giác Duyên (Ĵak Zujen), kiu helpe loĝigis ŝin ĉe konata budhano, kiu frekventis pagodojn. Malfeliĉe por Kiều, tiu budhano estis malbonulino, kaj denove ŝi estis vendita al bordelo, kie ŝi konatiĝis kun la kliento Từ Hải (Tu Haj), famkonate talenta kaj brava heroo, kiu, pro amo, edziĝis al ŝi. Al sia edzo, ŝi rakontis sian malfeliĉan vivon kaj esprimis la deziron repagi dank-ŝuldojn kaj venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj puŝis sin en malfeliĉon. Ŝia deziro estis plenumita de Từ Hải, kiu punis kaj rekompensis juste.

Sciante, ke Kiều aspiris al paca familia vivo, la mandareno-provincestro ruze persvadis ŝin konsili al sia edzo kapitulacii al la kortego, kaj li preparis por ĉirkaŭsieĝi kaj submetigi Từ Hải. Pro doloro kaj pento pri la morto de sia edzo, kiun ŝi mem nevole kaŭzis, Kiều volis mortigi sin la trian fojon, sed ne eblis.

La provinco-estro devigis ŝin ludi la liuton por ĝuigi la partoprenintojn al la bankedo oferita de li por gratuli sian venkon kontraŭ Từ Hải. Poste li perforte kunigis ŝin al loka mandareno, kiu kondukis ŝin al lia hejmo per boato. Ŝi provis droni en la rivero, sed estis denove savita de la bonkora bonzino.

Kvankam sia disiĝo de Kiều kaj ŝia malfeliĉo forte doloris sin, Kim Trọng plenumis ŝian rekomendon, edziĝis kun ŝia fratino kaj zorge vivtenis ŝiajn gepatrojn. Tamen li klopode serĉadis sian unuan amatinon, kiun li ne povis forgesi. Aŭdante ke ŝi ĵetis sin en riveron, li haste venis tien kaj renkontis la bonzinon, kiu kondukis lin al Kiều. Kia ĝojego por Kiều, kiu, post dek-kvin jaroj de disiĝo de siaj karuloj kaj de malfeliĉa vivo, denove kunvivis kun ili.

Ŝia fratino sugestis al ŝi kuniĝi kun Kim Trọng, sed Kiều ne konsentis je la preteksto, ke ŝi ne indis plu lian amon kaj atendadon. Ili ambaŭ decidis esti geamikoj pri poezio.

Komentoj pri Nguyễn Du kaj La Rakonto pri Kiều redakti

La ĉefverko de Nguyễn Du estis alte taksita de komentariistoj:

 
 La stilo devenanta de la sango fluanta el la pinto de la skribilo kaj la larmoj ensorbiĝantaj en paperon kaŭzis al legantaro kortuŝon kaj korŝiritan doloron. La titolo “Nova Plendo de Rompita Internaĵo” estas do vere taŭga. 
— Mộng Liên Dương
 
 La aŭtoro skribis kortuŝajn kaj delikatajn versojn kaj priskribis ezakte la suferadon kaŭzitan de la kontraŭo inter talento kaj sorto. 
— Phong Tuyết
 
 Se la “Rakonto pri Kiều” ankoraŭ ekzistas, nia lingvo ankoraŭ ekzistas; se nia nacia lingvo daŭre ekzistas, nia lando daŭre ekzistas. 
— Phạm Quỳnh
 
 Beletristoj, poetoj kaj la popolanoj ŝatas legi, deklami la versojn de Nguyễn Du kaj konas parkere iujn. 
— Dương Quảng Hàm
 
 Ne multaj poetoj en la mondo kapablas gajni la tiel varman resonon en la koroj de la popolamaso samkiel Nguyễn Du en Vjetnamio. Lia “Rakonto pri Kieŭ” estas klasika libro de vjetnama literaturo, sed la speco de klasikaĵo konata de ĉiuj homoj, sen escepte. 
— Georges Boudarel, franca historiisto

En Esperanto aperis redakti

La “Rakonto pri Kiều” estas alte taksata ne nur en Vjetnamio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Jam aperis ĝiaj tradukoj en sep lingvoj - la angla, ĉina, franca, germana, japana, korea kaj sveda – fare de vjetnamaj kaj eksterlandaj tradukistoj. Danke al kontribuo de la kvarpersona internacia laborgrupo, la esperanta versio de Lê Cao Phan [le kao fan] aperis[3] okaze de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, en 2012 en Hanojo.

Referencoj redakti

  1. Por eviti la cenzuron kaj punon de feodaj potencoj, la aŭtoro bazigis sin sur ĉinaj okazaĵoj por skribi la veron pri la socio de Vjetnamio en sia tempo.
  2. Laŭ feŭda etiko aŭ la konceptoj de konfuceanismo, filino devis obei sian patron pri ĉio koncerne sian vivon kaj feliĉon, eĉ pri la elekto de sia estonta edzo.
  3. [1]