La Reĝo de la Montoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Reĝo de la Montoj estas romano de Edmond About, el la franca tradukita de Gaston Moch. Ĝi eldoniĝis en la jaro 1909 ĉe Hachette en Parizo kaj enhavas 248 paĝojn, kun 158 ilustraĵoj.

La Reĝo de la Montoj
La Reĝo de la Montoj
La Reĝo de la Montoj
Aŭtoro Edmond About
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj VIII + 249
vdr

Estas luksa verko ilustrita de Gustave Doré. La stilo estas modela, kun novaĵoj : -atra, -izi, -oza kaj multaj novaj radikoj, difinitaj en vortareto ĉe la librofino [1].

Recenzoj redakti

 
 La ĉefa merito, se ne la sola, de la verko estas ĝia mirinde klara, rapida, flua, gaja kaj ĉiam klasika stilo. Vane oni serĉus unu el tiuj literaturaj ecoj en la "anguloza" traduko de s-ro Moch. 
— 1909, Théophile Cart, Lingvo Internacia, paĝo 189
 
 Tre viva kaj lerta stilo. Bonega kaj pura Esperanta lingvo. 
— 1909, Carlo Bourlet, La Revuo, paĝo 574
 
 Bona traduko de tiu majstra satiro
— 1909, Historio de Esperanto I, paĝo 281

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4023, paĝo 361

Eksteraj ligiloj redakti