La Sinjor’ estas mia forto

La Sinjor’ estas mia forto estas eklezia kanto verkita de Jacques Berthier en 1988 por la Komunumo de Taizé. Ĝia originalo El Senyor és la meva força estas verkita en la kataluna. Ĝi publikiĝis ankaŭ en diversaj esperantaj tradukoj, i.a. en 2001 en la Ekumena Diserva Libro ADORU (n-ro 27).

La teksto de la kanto originas el la Biblio (Jesaja 12,2):

Citaĵo
 Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo. 

Teksto redakti

En la kataluna:
El Senyor és la meva força,
el Senyor el meu cant.
Ell m’ha estat la salvació.
En Ell confio i no tinc por,
en Ell confio i no tinc por.

En Esperanto (laŭ ADORU, n-ro 27):
La Sinjor’ estas mia forto,
mia ĝojo kaj kant’.
Li fariĝis mia sav’.
Nur Lin mi fidas sen ia tim’,
nur Lin mi fidas sen ia tim’.

En Esperanto (laŭ Christian Meise, ĉe YouTube):
L' Eternulo estas espero,
mia forto, mia kant’.
Li fariĝis mia savant'.
Al li mi fidas kaj ne timas,
al li mi fidas kaj ne timas.

Eksteraj ligiloj redakti