La Trappe (biero)
La Trappe estas nederlanda biero, kiu estas farata en la trapistojklostro Onze Lieve Vrouw van Koningshoeven en Berkel-Enschot apud Tilburg. La bierfarejo antaŭe nomiĝis "De Schaapskooi" (La ŝafejo). La trapistoj jam ekde 1884 faras tie bieron kaj tiel perlaboras ilian vivtenadon, kiel la reguloj de Sankta Benedikto postulas.
La Trappe | ||
---|---|---|
bierfarejo vd | ||
Dum | 1884 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Berkel-Enschot | |
Lando | Nederlando | |
Agokampo | Trapa biero | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Trappe estas la ununura trapistobiero de Nederlando kaj unu el la sep en la mondo.
Bierspecoj redakti
La Trappe faras la sekvajn bierojn:
- „Blond“, hela, „eŭropa“ biero kun 6,5 Vol.-%
- „Dubbel“, biero kun rubenruĝa koloro, 7 Vol.-%
- „Tripel“, amardolĉa biero, 8 Vol.-%
- „Quadrupel“, la plej forta La Trappe-biero, malhela, 10 Vol.-%
- „Witte Trappist“, tritikbiero, 5,5 Vol.-%
- „Bockbier“, ruĝebruna bokbiero, 7 Vol.-%
- „Isid'or“, sukcenkolora, 7,5 Vol.-%
- „Puur“ ekologia - blonda - 4,7 Vol.-%)