La Verduloj – La Verda Alternativo

La Verduloj - La Verda Alternativo (germane Die Grünen – Die Grüne Alternative) estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Aŭstrio, reprezentata en la Nacia Konsilio.

La Verduloj - La Verda Alternativo
Die Grünen – Die Grüne Alternative
Emblemo de La Verduloj - La Verda Alternativo
partio
Lando  Aŭstrio
Estro Werner Kogler
Fondiĝo 1986
Ĉefa sidejo Lindengasse 40, A-1071 Vieno
Ideologio medioprotekto
Internacia aliĝo Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
Retejo http://www.gruene.at
vdr

La partio fondiĝis dum la jaro 1986 per fuzio de la pli konservativa Vereinte Grüne Österreichs (Unuiĝintaj Verduloj de Aŭstrio, partio fondita dum 1982) kaj la pli progresema Alternative Liste Österreichs (Alternativa Listo de Aŭstrio, same fondita dum 1983). Ekde la jaro 1993 la partio havas sian nunan nomon. Daŭre ekzistas diferencoj inter la eksaj membroj de la du originaj partioj, kiuj reprezentas neformalajn frakciojn ene de la nuna partio. Nuna partia gvidanto (je marto 2020) estas Werner Kogler.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Politikistino konata estis ekz. Gabriela Moser.

La nuna prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen estas membro kaj eksa proparolanto de la partio.

En la balotado de 2019 la partio atingis 13.9% de la voĉdonado kaj 26 deputitojn. Ili koaliciis kun la konservativa Aŭstria Popola Partio, kaj nun estas parto de la aŭstria registaro.

La afero "Eva Glawischnig-Piesczek kontraŭ Facebook Ireland Limited" redakti

En 2016, uzanto registrita en Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo oe24.at akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri la aŭstra politikistino Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la partio, akompane de siaj komentoj, kiuj traktis ŝian partion kiel faŝista kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».

Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Sed ŝi insistis ke tio okazu tutrete, do, la supera kortumo de Aŭstrio transdonis la aferon al la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.

La 3-an de oktobro 2019, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio verdiktis favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, permesante al aŭstria kortumo postuli ke la sociamaskomunikilo Fejsbuko forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de irlanda uzanto. Ĝia verdikto fakte ordonis, ke kortumo de iu ajn eŭropunia lando rajtas postuli de Fejsbuko forigi misfamigajn informojn el ĉiuj paĝoj, senkonsidere de tio uzantoj de kiuj landoj kreis respektivajn mesaĝojn kaj ĉu ili komplete koincidas aŭ nur similas laŭ enhavo. Do decido de kortumo el unu eŭropunia lando povas influi ĉiujn landojn de la Eŭropa Unio.