La amagentejo por perditaj animoj
La amagentejo por perditaj animoj (angle The Lost Souls Dating Agency) estas fantasta amromano de la barat-aŭstralia antropologo Suneeti Rekhari. Ĝi faras malpezan kaj humuran trakton al amperado. La ĉefrolanto estas barata junulino enmigrinta en Aŭstralion kaj loĝanta en Melburno, kiu decidas malfermi amagentejon por eksternaturaj estuloj. Krom tradiciaj fantastaj estuloj kiel vampiroj, aperas ankaŭ aŭstraliaj influoj, ekzemple homkanguruino, kaj barataj kulturaĵoj.[1]