La atako de mamelukoj

pentraĵo de Francisco de Goya


La atako de mamelukojLa dua de majo de 1808 en Madrido estas, kun la pentraĵo La tria de majo, unu el la plej famaj pentraĵoj de Francisco de Goya y Lucientes, grava pentristo hispana. La verko, pentraĵo en 1814 per oleo sur tolaĵo, troviĝas en la Muzeo Prado, en Madrido.

La atako de mamelukoj
La atako de mamelukoj
Francisco de Goya, 1814
Oleo sur tolo
266 × 345 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

Analizo de la pentraĵo redakti

La pentraĵo reprezentas scenon de la insurekcio de la 2a de majo kontraŭ la francoj, komence de la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ Napoleono, kiu estis okupinta Hispanion en 1808 kaj estis tiam metonta kiel reĝon sian fraton, Jozefo.

En la pentraĵo, la hispanaj insurekciuloj atakas mamelukojn, nome egiptajn monsoldatojn kiuj luktas flanke de la franca armeo. Tiu insurekcio estis subpremita persange fare de la okuparmeo.

La movoj de la ĉevaloj kaj de la diversaj roluloj havigas al la pentraĵo grandan dinamismon. Oni prezentas la scenon kun granda realismo, kiel oni povas konstati per la reprezento de la falanta kaj falintaj korpoj (mortintoj) kaj sangaj makuloj. En la centro elstaras blanka ĉevalo kies rajdinto estas ponardata, dum la ĉevalo mem same estas atakata de insurekciulo. Super tio malhela mameluko svingas ponardon: fakte almenaŭ kvin armiloj estas svingataj, dum aliaj pli fone aŭ jam falintaj surplanke, ĉar ties uzintoj same falintis. Fone oni vidas la arkitekturan konturon de Madrido, sed sen malatentigi pri la ĉefa okazaĵo.